Esperanto

Cxu vi parolas esperanton? Cxu vi sxatas gxin? Mi eklernis esperanton dum mi estis en la universitato. Mi trovis la lingvon interesan kaj mi decidis lerni gxin cxar mi volus kompreni kiel gxi funkcias. Post tio mi tute ne uzis la lingvon dum multaj jaroj.
En 2005 mi trovis forumon (How To Learn Any Language) por paroli pri lingvoj kaj mi renkontis esperantistojn tie. Unu esperantisto (Fasulye) helpis min relerni la lingvon kaj ankaux paroli gxin! Mi sxatas Esperanton. Gxi estas alia bela lingvo, per kiu mi povas esprimi miajn pensojn! Nuntempe mi ne tre ofte uzas esperanton cxar esperanta grupo en Skopio ne ekzistas, sed dum la somero mi auxskultis la LingQ-esperantan kurson.

9 Likes

Ha estas interese!
Mi vidas, ke vi jam bone regas Esperanton. Tial, mi gratulas vin kaj se vi interesiĝas paroli ĝin plejofte, ni ja havas esperantan kunsidon ĉiusabate sur Skajpo. Kaj ni plezure bonvenigos vin tie. Precizindas, ke ni estas nur kvar geamikoj kun meza nivelo. Do, pli malpli la sama nivelo je la via. Kaj se vi eble preferus grupojn kun multe da personoj kaj kun pli alta nivelo, mi volonte helpus vin havi tion ĉar mi ja partoprenas tiajn grupojn sur Zoom .
Miaflanke, ankaŭ mi ŝategas Esperanton ĉar unue ĝi havas regulan gramatikon, simplan ortografion, tre flekseblan morfologion, liberan sintakson, precizan semantikon, konstantan fonetikon,… Sekve, Esperanto ne estas nur lingvo sed ĝi estas ankaŭ granda, diversa kaj dinamika familio (komunumo) kun universalaj valoroj kiel solidareco, amo, amikeco, paco, justeco, neŭtraleco,…

5 Likes

Saluton Alpha, mi interesiĝas pri partopreno en la skajpo kunsidojn ĉar mi ne havas multajn amikojn kiuj parolas esperanton, kun kiuj mi povas praktiki. Mi tamen ne havas altan nivelon en la lingvo.

3 Likes

Saluton Carine!
Ni plezure bonvenigos vin kaj ne gravas via nivelo.
Do, jen mia skajpa telefonnumero: +224 662 626 700. Bonvolu sendi mesaĝon kaj mi respondos.
Amike,
Alpha

2 Likes

Saluton @Polyglotconference, (Richard)

Mi ege gxojas, ke vi tiom volonte memoras niajn 3 - jarajn Skajpo-intersxangxon, kie vi ofertis min praktiojn en pluraj lingvoj kontraux mia parolado kun vi en Esperanato. Tre bedauxrinde, ke ne cxui exc granda urbo havas sian propran Esperanto grupon aux klubon. La futuro de mia Esperanto grupeto en Düsseldorfo estas ankaux necerta, cxar miaj 2 kunparolantinoj estas jam ege agxaj.

Sed mi ekde kelkaj monatoj regule 1-foje cxiu jauxdo skajpas kun Esperantistoj el diversaj landoj en la “Jauxda Rondo”. Nia rondo okazas je la 20:30a gxis la 22:00a horo CET.

Se via aux aliaj Esperantistoj havas la jauxdon vespere libera kaj intereson kunparoli Esperante, bonvolu kontaktu min.

1 Like

Al Richard Simcott
Estas miregveke, vidi kiel bone vi scipovas la lingvon, post tiom malmulte da uzado !
Gratulegojn !

1 Like

Al Jolien Schittko
Mi interegiĝas:
Mi loĝas en Pariza regiono.
En Parizo, estas lokalaj Esperanto-grupoj, sed, mi ne havas tempon por viziti ilin, ĉar mi loĝas relative malproksime de iliaj renkontejoj…
Vi povas kontakti min per retpoŝto: laurent_mariko@yahoo.com

1 Like

@Laurent1

Bonvenon en nia poliglota forumo! Mi kontaktos vin.

Saluton al ĉiuj!!

Ŝajne jam estas sufiĉe multe da esperanto-parolantoj kaj esperantemuloj ĉi-tie :slight_smile:

Mi fakte jam intencis krei kelkajn esperantajn babiladajn ĉambrojn dum la konferenco, eble por diversaj niveloj. Mi supozas, ke tio interesus kelkajn el vi? :innocent:
Tio eblos post la komenco de la konferenco, se mi bone komprenis, ĉu?

Saluton al ĉiuj! Bonege vidi esperantistajn entuziasmulojn ĉi tie! Mi esperas lerni de vi ĉiuj!

Mi ŝatas babili en Esperanto. Estas pli da egaleco se mi parolas Esperanton ol se mi parolas la anglan kiu ne estas mia denaska lingvo kun denaska angl-parolanto.

2 Likes

Saluton al ĉiuj Esperanto-parolantoj ĉi tie!

Estas bone vidi, ke estas jam pluraj Esperanto-parolantoj inter la partoprenantaro!

Se vi ŝatus sciigi aliajn partoprenantojn pri interesajn personajn spertojn rialte lignvojn (ĉu pri Esperanto aŭ ne), mi invitas vin proponi temon por la Temaj Salonoj (“Topic Rooms”) organizita de la LangFest-teamo kadre de tiu ĉi Poliglota Konferenco. Plemigu la jenan formularon se vi havas intereson tion fari: https://bit.ly/LF-Topics

Amike,

Nicolas (el la LangFest-teamo)

1 Like

Saluton ĉiuj! Estas belege vidi aliajn esperantistojn ĉi-tie! Estus bone povi babili kun vi :slight_smile:

1 Like

Mi intencis krei iun babilan-ĉambron en esperanto ĉar mi komprenis, ke tio eblus dum la konferenco - sed ŝajne ne :open_mouth:

Eble ne, sed vi povas proponi temon por niaj temaj babilejoj (Topic Rooms) pri Esperanto aŭ pri temo iel rilatita al ĝi se vi volas…
Aŭ se vi trovos karaokevideaĵojn, vi povos ankaŭ kanti Esperante dum la karaokeaj sesioj! :wink:
Por pliaj informoj: http://bit.ly/LF-Activities

1 Like

Dankon pro la informo, ankaŭ mi konas esperanton. Mi pensos pri via oferto.

1 Like